HISTORIO DE ESPERANTO
La kreinto de la lingvo Esperanto estas Doktoro Zamenhof, kuracisto kui
mortis en Varsovio. Li naskiĝis en Bjalistoko, malgranda urbo
nun en Pollando kies urbanoj parolis multajn malsamajn lingvojn. Pro
tio la loĝantoj de Bjalistoko ne komprenis
sin reciproke kaj tio kaŭzis multajn embarasojn. La juna Zamenhof estis
trafita de tiu malfeliĉo kaj multe pensis
pri la plej bona maniero malaperigi ĝin. Li do alvenis al la konkludo,
ke liaj samurbanoj estas malamikaj inter si,
nur tial ke ili ne komprenas sin reciproke. La lingvo Esperanto estas
do kreita de Zamenhof por homama celo.
Dum longaj jaroj Zamenhof laboris pri farado de lingvo artefarita, post kiam li konvinkiĝis, ke nek lingvo
mortinta, kiel la Latina, nek lingvo vivanta, kiel la Angla aŭ la Franca, povas taŭgi por ĝenerala uzado.
Jam en la jaro mil okcent sepdek ok, la lingvo internacia estis teorie preta, sed saĝe Zamenhof ne volis ĝin
publikigi antaŭ praktika provo. Li do tute sola dum ok jaroj, provis praktike sian lingvon kaj plibonigis
ĝin. Oni povas legi en unu libro el lia verkaro, belan leteron, en kiu li rakontas kiel li konstruis sian lingvon.
Fine en la jaro mil okcent okdek sep, li publikigis la unuajn lernolibrojn esperantajn.