14 février 2008

La lingvo "Volapük" bruegis

my_docsEn la tempo, kiam aperis Esperanto, la lingvo "Volapük" bruegis. La bezono de lingvo helpa estis tiel granda ke multaj homoj lernis Volapukon malgraŭ ke ĝi estis terure malfacila. Sed baldaŭ eĉ la plej fervoraj el ili konstatis ke tiu lingvo bezonis plibonigojn, sed la aŭtoro de Volapuko ne volis akcepti tiujn ŝanĝojn kaj tial Volapuko mortis. La malsukceso de Volapuko tre malutilis al la ideo mem de lingvo artefarita. Multaj homoj kredis ke tiu malprospero estas nedisputebla pruvo, ke farado de lingvo estas neebla kaj utopia. Esperanto iris do malfacilan vojon plenan de antaŭjuĝoj, kaj doktoro Zamenhof devis longe batali por venki la kontraŭstarantojn. Malriĉa, senpova, li elspezis sian tutan havon por la sukceso de sia ideo, kaj nur post longaj jaroj de batalado, post ruiniĝo, kiam li komencis malesperi, la sukceso neatendata alvenis.

Posté par VortexEnergetik à 18:32 - Commentaires [0] - Permalien [#]


Commentaires sur La lingvo "Volapük" bruegis

Nouveau commentaire